so:text
|
Nia klano Batěk estis ĉiam al la judoj justa. Supozeble estas tiel ĉar inter miaj antaŭuloj, kiel mi ĝis nun konvinkiĝis, fluas eĉ ne guto da juda sango. Mi mem konsideras la nacion judan la plej granda el ĉiuj nacioj en kaj la bona kaj la malbona sencoj. Ĝi estas same nacio de genioj, kiel nacio de krimuloj. Ĝi estas nacio vere granda. Estas vere, ke judoj disvastigas en Moravio kaj Silezio la brandan peston, sed same ĉe nia liberiĝo estis judoj. Inĝ. Fleischner, D-ro Kohn kaj prof. Velemínský akiris al si grandajn meritojn. La plej grandaj genioj de la mondo estas judoj, komencante de Jesuo kaj Baruĥ Spinozo kaj finante per Zamenhofo kaj Ejnŝtejno. (hr) |