so:text
|
Mia lernanto Švarc min konatigis kun Esperanto, kiun mi en mallonga tempo ellernis kaj de tiu tempo mi fariĝis ĝia fervora disvastiganto. Ja mi vidis, ke la plej granda kaŭzo de ĉiuj malkonkordoj internaciaj estas nekompreniĝo. Estis al mi klare, ke klereco disvastiĝos multe pli bone, se la homoj ne estos devigataj tiom da idiomoj studadi kaj povos sin dediĉi plie al la studo de sciencoj naturaj kaj de filozofio. Esperanton persone mi rekomendis al mia paĉjo esperante, ke en ĝi li povos utiligi la grandan sian diligentecon kaj mi ja ne eraris. La paĉjo poste multan tempon pasigis per disvastigado de tiu ĉi lingvo kaj multon bonan li tiel faris ankoraŭ en la tempo de sia emeriteco. Ĉefe li tradukis multajn ĉeĥajn naciajn kantojn en Esperanton. (es) |