so:text
|
Post iu tempo mi ricevis leteron de esperantisto prof. Bicknell, kiu min tre varme invitis al Bordighera en Italio. Mi decidis tien veturi kaj la 11-an de novembro 1909 mi ekiris el Lošinj al Triesto kaj de tie nokte per vaporŝipo al Venecio. En Bordighera ni denove aranĝis nin komforte. Ĉe la familio Bicknell mi estadis gasto kaj faradis kun la profesoro promenojn, dum kiuj li al mi montradis natursciencajn kuriozaĵojn. Ni trarigardis tie la belajn ĝardenojn de Winter, en kiuj oni kreskigas palmojn por diversaj ekleziaj festoj en la tuta Eŭropo. Alie oni kreskigas palmojn por ceremonioj katolikaj, alie por judaj. Bicknell havas en Bordighera propran muzeon, kie li deponas siajn trovaĵojn de prahistoriaj skribaĵoj alte sub glaciblokoj de li malkovritaj. Lia vilao estas ornamita per Esperanta stelo. Li estas fervora esperantisto. En Bordighera estas multnombra kolonio angla, sed Bicknell, kvankam anglo, parolis kun ĉiu nur Esperante. Ankaŭ lia servisto alie ne parolis. Pro lia merito eblas en Bordighera eĉ en la vendejoj interkompreniĝi per Esperanto. Dum mia ĉeesto organizis Bicknell en sia muzeo kunvenon de esperantistoj italaj kaj francaj, kiujn li invitis el Nico kaj gastigis ilin en la granda salono de sia muzeo. Ni travivis gajan posttagmezon kaj vespere disiradis dum kantado de la Esperanta himno:
„En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko“. (sl) |