Mention685799

Download triples
rdf:type qkg:Mention
so:text La knaboj al mi volis montri la leĝeran vivon en la apuda banloko en Brusno. Sed al ni sin tiu banloka socio jam tiom abomenigis, ke ni akceptis volonte la inviton de la nin salutanta montaro por grimpo supren sub la monton Holý vrch. Ni supreniĝadis pli kaj pli alten. Kun ĝojo ni atendis la kabanojn de la karpataj paŝtistoj, la verdan herbon, la tintantajn gregojn de ŝafoj kaj bovinoj, la sunbrunajn laŭtkriantajn ŝafpaŝtistojn, kaj tion ĉion, kio de ni en la urbo estas tiom fora, ho tiom fora. Mi ne scias, ĉu la knaboj bone komprenis mian sopiron supreniĝadi en la alton, per nuda piedo tuŝadi la molan herbon kaj enspiradi la aeron de la altaĵoj montaraj. Supre, por ke mi tempon tiun ne vane forpasigu, aranĝis mi por ili lecionon de esperanto. Tio estis jam la 4-a leciono, tiel ke mi en Podbrezová inicis la frontajn laboristojn en la komencojn de tiu ĉi internacia idiomo. Mi memoris, kiajn sukcesojn atingis mia patro, kiu iam en Osek u Rokycan tiean laboristaron instruis dum mallonga tempo pri Esperanto tiel, ke tiuj poste povis korespondi kun la tuta mondo kaj iuj el ili pro tiu ĉi scio poste havis konsiderindan profiton en la sekva vivo. En Slovakio havus Esperanto konsiderindan signifon almenaŭ laŭ tiu flanko, ke ĝi kondukas al pli alta konceptado de la vivo kaj tiras for de drinkado kaj kartludoj. Kaj, ĉefe, ĝi konatigas kun eksterlando kaj tiel plivastigas la horizontojn kaj komprenon de la bezonoj hejmaj. Ĝi instruas koni homojn kaj pro tio ankaŭ la aŭtentajn amikojn kaj la verajn malamikojn. Kaj la slovakoj bezonas ekkoni, ne per fremda suflorado, sed per sia propra intelekto kaj per sia propra koro, kiuj estas iliaj amikoj kaj kiuj havas pri ili malbonajn intencojn. Tie supre en la montaro bone iris la instruado. Kaj ankoraŭ ni poste iom kantis kaj poste plu en la alton. (sl)
so:isPartOf https://eo.wikiquote.org/wiki/Alexandr_Sommer_Bat%C4%9Bk
so:description Pri Esperanto (eo)
so:description Originala titolo: (eo)
so:description Kiel mi dum kvindek jaroj vivis kaj laboris : memoraĵoj por la unuaj 50 jaroj de mia vivo 1874–1924 (eo)
Property Object

Triples where Mention685799 is the object (without rdf:type)

qkg:Quotation650415 qkg:hasMention
Subject Property