so:text
|
Multe malpli agrablajn havis por mi sekvojn, ke klopodis mi pacigi la ĉeĥajn esperantistojn. Ekzistis la Unio, kiu estis grupigita ĉirkaŭ esperantisto K. kaj apude la Asocio aliĝanta al esperantisto B. Mi klopodante ekkoni, ĉe kiu estas la vero, petis per flugfolio ĉiujn pintajn esperantistojn, ke li al mi sciigu, kial regas tiu malpaco. Mi ricevis grandan kvanton de leteroj, per kies publikigo evidentiĝis, ke sinjoro K., alie tre klarvida homo, ludas diktatoron en la Unio, de kie li eksigas ĉiujn homojn al li maloportunajn. Rekte min ofendis, kiam estis eksigita eĉ honora membro kaj fondinto de Esperanto ĉe ni, Theodor Čejka, instruisto el Bystřice pod Hostýnem. Mi energie ekdefendis lin kaj pri la rezulto de mia enketo mi referis en Prago en speciala kunveno, al kiu estis invititaj multnombraj esperantistoj. Tio kaŭzis mian elektiĝon kiel prezidanto de la Asocio, sed samtempe tiom da ĝeno kaj persekutado fare de la anoj de sinjoro K. ĝi kaŭzis al mi, ke mi post jaro pri la prezidanteco rezignis kaj nevolante al mi ankoraŭ pli da obstakloj en la vojon metadi, ol mi da ili jam havis, kontakton kun ĉeĥaj esperantistoj mi preferis evitadi, kvankam mi ĉiam bedaŭris tion. Sed miaj spertoj estis tro malgajaj. (sl) |